December 18th, 2006

ВсПЛЕСк-2007

Lingva Festivalo en Moskvo

http://moskvo.ru/lf
http://picasaweb.google.ru/marat.sadykov/2006_12_172006/

Jen en Moskvo finiĝis unua Lingva Festivalo. Mi iomete partoprenis en organizado (teamo estis tre bona). Kaj jen kiujn prelegojn mi aŭskultis:

  • la belorusa. Mi volus eĉ ellerni la lingvon, ĉar ĝi nun estas premita de la rusa, kaj ĉar miaj antaŭulo loĝis apud Belorusio. Ĉefa tttejo estas http://mova.by.ru
  • la bolgara. Ĉar malmultaj homoj partoprenis kaj mi volis subteni prezentanton. Ŝi estis tre patrujamanta kaj deklamis belejn poezaĵojn en la lingvo. Ivan Vazov estas fama poeto. http://www.gutenberg.org/dirs/etext01/vazov10.txt
  • la armena. Ĉar mi multe kontaktis kun armenoj kaj la lingvo havas interesan alfabeton.
  • la malnovslava. Ĉar ĝin prezentis homo kiun mi agitis iri al la festivalo :) estis amuze, kiam li ion diris: "tiel ni skribas en malnovslava Vikipedio"
  • la pola. Ĉar mi estis en Pollando kaj iomete praktikis la lingvon, ĝi estis amuzege prezentita: Pŝemislav kantis himnon, montis diversajn dialektojn.
  • la kataluna. Ĉar ĝin prezentis mia amiko kaj mi estis certa, ke estos interese :) No serem moguts!
  • la bretona. Ĉar ĝi estas romantike kelta kaj mi sciis, ke ĝin prezentos ege sperta kaj entuziasma homo. Interalie ni aŭskultis kantojn en la lingvo.

Jen.